Penguin Books

Penguin Books
Penguin Books Limited
eldonejo • libroeldonejo • premsigno vd
Dum 1935 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita Respondeco
Fondintoj Allen Lane vd
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
filiaj kompanioj Viking Press vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Penguin Books (libroj Pingveno) estas eldonejo fondita en 1935 de Siro Allen Lane.[1] Penguin revoluciis publikadon en la 1930-aj jaroj pro ties alta kvalito, malmultekostaj poŝlibroj, vendado pere de fama librovendejo Woolworths kaj de aliaj vendejoj de bonkvalitaj vendostratoj kontraŭ nur duono de ŝilingo. La sukceso de Penguin montris ke estas grandaj mendantaroj por seriozaj libroj. Penguin ege efikis super publikaj debatoj en Britio, tra siaj libroj pri politiko, arto, kaj scienco.[2]

Penguin Books estas nune la emblema marko de la tutmonda Penguin Group kaj estas posedo de Pearson PLC, la tutmonda amaskomunikila entrepreno kiu posedas ankaŭ la gazeton Financial Times, negocinforman grupon kaj Pearson, nome la plej granda publikiga entrepreno pri edukado kaj teknologio en la mondo.[3]

  1. La fratoj de Allen nome Richard kaj John estis kunfondintoj kaj kunposedantoj, kvankam Allen estis la hegemonia figuro en la entrepreno. John mortiĝis dum servo en 1942, Richard vendis sian parton al Allen antaŭ la entrepreno aperis publike en 1961.
  2. Joicey, Nicholas (1993) "A Paperback Guide to Progress: Penguin Books 1935-c.1951", Twentieth Century British History, Vol.4, No.1, pp.25-56; kaj Ross McKibbin Classes and Cultures: England 1918-1951, Oxford, 1998, ISBN 0-19-820672-0.
  3. Multaj filioj de Penguin estas listigitaj tie, http://www.penguin.co.uk/static/cs/uk/0/aboutus/aboutpenguin_publishingstructure.html Arkivigite je 2012-04-15 per la retarkivo Wayback Machine.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search